TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ENIRPAĜO

TTT-HIMNARO CIGNETA
DEDIĈITA AL LA GLORO DE DIO

Kompiladas / Redaktadas : ROS' Haruo

BONVENON!   JEN . . .
TTT-HIMNARO CIGNETA

Himnoj kaj Kantoj
Listo de Indeksoj

 
 

TTT-Himnaro Cigneta estas kreskanta Kristana ret-himnaro, plejparte en Esperanto, alirebla per la TutTera Teksaĵo. Ĝi estas inspirita de “The Cyber Hymnal” (anglalingva rethimnaro). Mi prezentas ĝin sen profita celo kiel servon al la publiko.

Mi intencas, ke ĉiu himna teksto en THC havu almenaŭ unu midion (midio (*.mid) estas simpla, malgranda sondosiero), por indiki la melodion. Se vi uzas "IE" kaj havas taŭgan programaron kaj parolilojn ĉe via komputilo, la midio aŭtomate ludos la melodion post malfermiĝo de la koncerna kantopaĝo. Se vi ne uzas IE vi verŝajne ne aŭtomate aŭdos la muzikon, sed eble povos malfermi la midion klakante al la vorto "MIDI". Per NoteWorthy Composer™ aŭ alia simila programo oni povas ankaŭ fari partituron el la midio.

Per verdaj literoj mi indikas, ke mi petas la helpon de legantoj (pri respondo al demando, disponigi de mankanta versio, aŭ simile).


La fona muziko de ĉi tiu paĝo estas
AL DI’ SIN LEVAS de J. Olof LINDBERG
(MIDI)
Jen ĝia teksto: Al Di’ sin levas mia kant’
de Carl Gustaf BOBERG
(en traduko de Magda CARLSSON)

Paĝo reviziita je 2002.08.26
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1