BAPTO |
Verkis (en Esperanto) : ROS' Haruo, 1997
Fonto : RH ( > Ad 102)
P
K
Venu, kolombo, Dia Spirito, brilu la akvo, tuŝu vi ĝin! Ni el ĉielo aŭdu la voĉon: "Jen mi vin amas, mia filin'!" |
Venu, kolombo, Dia Spirito, tuŝu la akvon per via bril'! Ni el ĉielo aŭdu la voĉon: "Jen mi vin amas, ho mia fil'!" |
P
Ĉu vi deziras sekvi Jesuon,
Vivi laŭeble laŭ lia vort',
Ami la homojn, porti la krucon,
Morti, kaj vivi spite al mort'?
B
Jes, mi deziras sekvi Jesuon,
klare lin montri en mia mond',
Dume Pastranto baptas Baptaton. |
P
Do en la nomo de nia Patro
kaj en la nomo de la Diid',
kaj nome de l' Spirito plej Sankta,
mi nun vin baptas laŭ Dia gvid'.
K
Ni vian bapton ĝoje atestas;
Gloras ni Dion, unu en tri;
Vian fratiĝon gaje ni festas:
Vin bonvenigas la eklezi'!
© 1997 Ros' Haruo
Melodio: BUNESSAN
Anonima antikva gaela melodio
MIDI TCH
Aliaj Himnoj por BUNESSAN
Rim. : La ideo pri ĉi tiu liturgia himno venis al mi kiam mi legis kaj provis esperantigi la anglalingvan baptohimnon, sammelodian, "Baptized in Water"; tamen ili estas tute apartaj himnoj, ĉar mi ne sukcesis pri la tradukprovo, sed kaptis min la deziro verki himnon por la baptaj rolantoj, kaj jen ĝi venis al mi tuj en la kapon! Ankaŭ nedramece eblas kanti la tekston, kvankam mi opinias, ke ĝi estas pli bona kaj pli forta en la intencita, laŭrola prezento. La dua strofo varias laŭ la sekso de la baptato. La bapto mem okazu dum la kvina strofo.
La fotoserio dekstre de la himno montras mian baptadon de Robert Gonzales
dum vespera Diservo ĉe mia preĝejo en oktobro 1999.
La muroj de nia baptejo bildigas la baptiĝon de Jesuo.