PLENA
SIGNUNO

Manlokoj en Plena Signuno * Manformoj en Plena Signuno * Manmovoj en Plena Signuno


Enkonduko al Plena Signuno

Malkiel Baza Signuno, Plena Signuno estas bazita ne sur individuaj literoj sed sur finaĵoj, radikoj kaj foje radikopoj. En baza Signuno la vorto "lingva" ekzemple estas simple l-i-n-g-v-a dum en plena Signuno ĝi estas l@00/ kiu signifas la "l" mano tuŝas la mentonon tuj sub la lipoj (loko 00) kaj movas, por dekstrulo, iom dekstren (movo /). La l@00 signifas "lingvo-" dum la / signifas "-a". Ekzistas movo por ĉiuj finaĵoj de Esperanto (kvankam -u(j)n() estas specialaj). Estas 64 manlokoj (00 ĝis 63) kaj 53 manformoj (A ĝis Z kaj a ĝis z kaj &). Kelkaj lokoj kaj formoj estas uzataj pli ofte ol aliaj, kaj manformo & estas speciala kaj ne uzita en signoj. Plena Signuno havas kvar specojn de signoj, nome Lagestoj, Gogestoj, Egestoj, Literumadgestoj.

La vortaro

Vortaro

Radiko estas almenaŭ unu manformo ĉe unu manloko. Estas gogestoj, egestoj, kaj literumadgestoj. La ĉefversia vortaro kun gogestoj kaj egestoj de plena signuno (aŭ peza versio de la dosiero).

Gogestoj

Ofte bazitaj sur Gestuno aŭ internaj interligoj (ekzemple c-mano emas signifi grandecon), la gogestoj estas la plej uzitaj sajnoj de Signuno.

Gogesto ne malofte signifas pli ol unu Esperanta radiko, sed rimarku ke ofte ili estas lipe distingeblaj pro b/p/m v/f vokaloj, longeco, ks - uzo de lipoj dum signado do estas ofte grava. Lipmovo estas parto de signo.

Egestoj

Ekzistas facile uzebla algoritmo por la manformoj de egestoj (kiuj estas gestoj kun precize du manformoj), per kiu oni evitas pezan parkeradon de granda vortaro. Tio estas alfomegeco, kie la unua litero estas tuj sekvata en sama manloko de dua litero, kaj preskaŭ ĉiam la unua litero estas la litero (aŭ kv aŭ ks) de la komenco de la radiko, kaj la dua litero estas la litero (aŭ kv aŭ ks) de la fino de la radiko. (Kv kaj ks estas por iom pligrandigi la kapaciton de alfomegeco.)

Por iu Esperanta radiko, la egesto ĉiam uzas la saman manlokon kiel la samradika gogesto. Se mankas gogesto, la manloko de la egestoj provizore estas 10. Kontaktu nin por proponi novan taŭgan manlokon.

Oni elektas la alfomegecon de iu vorto laŭ:

  1. Esceptokaze, la dua litero estas alia ol la fino de la radiko, ekzemple JuLi kaj JuNi (ne JulI kaj JunI).
  2. Se estas internaciaj kodoj (ekzemple landokodoj de ISO, lingvokodoj de ISO, aŭ la mallongigoj de elementoj), ili estas uzendaj.
  3. Por radiko kiu longas je nur unu litero, tiam la duan oni gestas per manformo P (eĉ se temas pri dumana alfabetado).
  4. Se la dua litero identus al la unua litero, tiam la duan oni gestas per manformo Z (krom se temas pri dumana alfabetado kie oni simple ripetas la saman literon).
  5. Manformo q anstataŭas kv, kaj manformo x anstataŭas ks (ekzemple, akv estas ne av@ sed aq@, kvar estas qr@, miks estas mx@)
  6. La plej multaj radikoj simple havas egeston kiu estas la unua litero plus dua litero (ekzemple, feliĉ estas fC@)

Dum gogesto ne malofte signifas pli ol unu Esperanta radiko, la egestoj estas malpli ambigua (do egestoj povus esti pli klaraj ol gogestoj por blinduloj aŭ en aliaj situacioj.) Malkiel gogestoj (kiuj foje indikas radikgrupon, ekzemple mal-grand), ekzistas egestoj nur por nudaj Esperantaj radikoj (vidu ekzemple NPIV por la radikoj de Esperanto). Ĉiu Esperanta radiko distingeblas je aŭ sia gogesto aŭ sia egesto.

Literumadgestoj

Estas kelkmil gogestoj, iam espereble estos multmil egestoj, sed sendube restos multaj radikoj sen gestoj - por tiuj oni literumadgestas.

Aldone, malkiel gogestoj kaj egestoj, literumadgestoj kompreneble estas unikaj kaj senambigua - kiam tia precizeco gravas, oni literumadgestas.

Por literumadgesti, oni uzas la unu- aŭ du-manan alfabeton, sed ĉe la fina litero de la fina radiko en vorto, oni signas manmovon por la Esperanta finaĵo. Rimarkindas ke la movoj de la dumana alfabeto kaj la movoj de la unumana alfabeto (kiuj identas al la movoj uzataj de gogestoj kaj egestoj) estas similaj.

Notindaj vortoj

Franco -> franci-an-o (uzu neologisman radikon franci).
La franca -> franclingv-o (sen la; uzu neologisman radikon franclingv).
Psikologio -> psik-ologi-o, kaj tiel por ĉiuj -ologi kaj -olog.
Turismo kaj turisto estas distingeblaj nur per lipoj.
Por la oftega vorto la (kaj egale l') estas senmana sajno: oni, ekkomence de posta sajno, klare lipparolas la vorton "l(a)" per eĉ interdenta "l" (simile al angla "the"). Vidu suban bildon.
La vortoj "jes" kaj "ne" povas (sed ne ofte) esti senmanaj: "jes" (kapo tange infren supren plurfoje) kaj "ne" (kapo ruliĝe dekstren liven plurfoje).

la

La 64 manlokoj de Signuno

La pozicioj estas proksimumaj. La pojno emas resti iom senstreĉe rekta. La orientiĝo gravas aparte por tiuj kun nur unu uzebla brako.

bildomanloka nomo egale L-numero, SB-kodoloko, orientiĝo, kaj komentoj
00, -m Unumana. Fingroj estus supren. Alte sur la mentono, tuj sub la lipoj. Polmo vicflanken.
01, +u Simitrie dumana. Fingroj estus supren. Polmoj antaŭen.
02, -f Unumana. Fingroj estus flanken. Polmo malantaŭen do fronten.
03, -d Unumana. Fingroj estus iom malantaŭen. Polmo iom infren.
04, +i Simitrie dumana. Fingroj estus supren. Polmoj malantaŭen. Proksimaj al la okuloj aŭ tre alte sur la vangoj.
05, -n Unumana. Fingroj estus supren. Polmo vicflanken.
06, -o Unumana. Fingroj estus supren. Polmo vicflanken.
07, +a Simitrie dumana. Fingroj tuŝas unu la alian. Polmoj je orteco.
08, -l Unumana. Fingroj estus supren. Polmo malantaŭen.
09, -v Unumana. Polmo pli-malpli malantaŭen. Malalte super la vango aŭ tuŝante la vangon. Ekzemple, telefon'.
10, -H Unumana. Polmo nepre antaŭen. La ĉefmano (la dekstra se vi estas dekstramanulo) restas en spaco, kutime ~ 20 cm antaŭ la ĉefŝultro (la dekstra se vi estas dekstramanulo), kun polmo orientiĝanta eksteren kaj fingroj supruntaj. Se ne estas kolizio kun 01 nek 60, tiam ajna oportuna pozicio estas en ordo kompreneble kondiĉe ke la polmo orientiĝanta eksteren kaj fingroj supruntaj.
11, -b Unumana. Polmo braken.
12, -h Unumana. Fingroj estus supren. Polmo malantaŭen. Atentu ke la loko estas unumane simila al manloko 63.
13, -y Fingroj de ĉefmano estus supren. Polmo de ĉefmano antaŭen.
14, -u Unumana. Fingroj estus antaŭen. Polmo infren.
15, -r Unumana. Fingroj estus antaŭen. Polmo vicflanken.
16, -t Unumana. Fingroj estus antaŭen. Polmo supren.
17, -p Unumana. Polmo pojnen.
18, +l Unumana. Fingroj estus supren. Polmo vicflanken.
19, +j Fingroj de ĉefmano estus infren. Polmo de ĉefmano malantaŭen.
20, +q Fingroj de manoj estus supren. Simitrie dumana.
21, +y Fingroj de ĉefmano estus supren. Polmo de ĉefmano pli-malpli malantaŭen.
22, +n Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus infren. Polmoj malantaŭen.
23, +t Fingroj de ĉefmano estus supren. Polmo de ĉefmano malantaŭen.
24, +w Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus antaŭen. Polmoj infren.
25, +r Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus antaŭen. Polmoj enen je distanco.
26, +m Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus antaŭen. Polmoj supren.
27, +H Fingroj de ĉefmano estus antaŭen. Polmo de ĉefmano infren.
28, +J Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus supren. Polmoj enen je distanco.
29, +s Vicmane dumana. Fingroj de ĉefmano estus infren. Polmo de ĉefmano malantaŭen.
30, +b Vicmane dumana. Polmo de ĉefmano supren kaj malpolmo tuŝas polmo de b-vicmano. Fingroj flanken.
31, +h Vicmane dumana. Polmo de ĉefmano infren sur suprenorientiĝinta polmo de S-vicmano.
32, +e Simitrie dumana. Fingroj de la manoj direktiĝus unu la alian. Polmoj malantaŭen.
33, +d Simitrie dumana. Kvazaŭ verikala ikso.
34, -i Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus antaŭen. Polmoj infren.
35, +k Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus antaŭen. Polmoj enen je proksimeco sed sen kontakto.
36, -x Vicmane dumana. Polmo de ĉefmano supren kaj fingroj estus vicflanken. Tuŝas la dikflankon de L-vicmano.
37, +g Vicmane dumana. Polmo de ĉefmano pli-malpli malantaŭen kaj certe kubuten. Etflanko de ĉefmano tuŝas polmo de b-vicmano.
38, -q Simitrie dumana. Fingroj de manoj estus supren. Polmoj enen je proksimeco sed sen kontakto.
39, +f Simitrie dumana. Polmoj infren. Kvazaŭ horizontala ikso.
40, -g Unumana. Fingroj estus infren. Polmo kruren.
41, -S Unumana. Polmo iom infren iom flanken.
42, -e Unumana. Fingroj estus vicflanken. Polmo gorĝen.
43, +S Simitrie dumana. Fingroj de la manoj direktiĝus unu la alian. Polmoj ŝultren.
44, -U Unumana. Fingroj estus vicflanken. Polmoj infren.
45, -s Unumana. Fingroj estus vicflanken. Polmo malantaŭen.
46, -z Unumana. Fingroj estus vicflanken. Polmo supren.
47, +v Simitrie dumana. Polmoj je orteco. Ĉe la utero.
48, -j Unumana. Fingroj estus infren. Polmo vicflanken.
49, +x Simitrie dumana. Polmoj brusten. Kvazaŭ surbrusta perbraka ikso.
50, +o Vicmane dumana. Fingroj de ĉefmano estus vicflanken. Polmo de ĉefmano ja antaŭen. Tuŝas la dikflankon de o-vicmano.
51, +G Vicmane dumana. Fingroj estus direktita al la g-vicmano. Polmo de ĉefmano estas duone antaŭen kaj duone infren.
52, +U Vicmane dumana. Fingroj de ĉefmano estus supren. Polmo de ĉefmano malantaŭen.
53, +p Simitrie dumana. Polmo infren kaj iom flanken. Ĉe la mamoj.
54, -C Simitrie dumana. Fingroj de la manoj estus antaŭen. Polmoj supren.
55, -a Unumana. Polmo estus vicflanken. Polmo malantaŭen. Ĉe la stomako.
56, -c Unumana. Polmo kubuten desube.
57, +c Simitrie dumana. Fingroj estus supren. Tuj antaŭ la vizaĝo, ne tuŝante la vangojn sed ~ 10 cm antaŭ ili je nivelo de okuloj.
58, -w Unumana. Fingroj estus supren. Polmo vicflanken.
59, +C Simitrie dumana. Fingroj estus antaŭen.
60, -J Unumana. Fingroj estus supren. Antaŭ la vizaĝo.
61, -G Unumana. Fingroj estus supren. Polmo vicflanken.
62, -k Unumana. Fingroj estus vicflanken. Polmon infren.

63, +z Varia manloko.
Por manformoj A l z Q S uzu manlokon:



Tamen por manformoj i j f b uzu manlokon:

(Rimarku ke la ĉefmano nun estas la vicmano).


Sin gardu pri unumaneco.

La 53 manformoj de Signuno

Sube, la tuŝpunktoj estas substrekitaj. Manoj ne estu tro streĉitaj, kaj internaj manaj movoj ne tro fortaj. Buŝformoj povas gravi ĉar distingas inter gogestaj homonimoj - ekzemple oBstin kaj azen.

bildeto definas
signunoskribaĵon, F-numero
etfingro interfingre ringfingro interfingre mezfingro interfingre indikfingro dikfingro

\\//
&, 00 staranta kunigite staranta etendiĝinte staranta kunigite staranta ensidanta

....-
A, 01 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta elstaranta

....:
a, 33 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta surstaranta

\\|/
B, 02 staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta kuŝanta

||||:
b, 34 staranta kunigite staranta kunigite staranta kunigite staranta surstaranta

..xxx
C, 03 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne ovale kurbe ortanta kunigite ovale kurbe ortanta kunortanta, tuŝas inter ie la mezfingro kaj indikfingro

ccccc
c, 35 hokumetanta kunigite hokumetanta kunigite hokumetanta kunigite hokumetanta hokumetanta

\\x/x
D, 04 staranta etendiĝinte staranta ajne ortanta, fermas sur dikfingron ajne staranta kunortanta, fermas sur mezfingron

ccc|c
d, 36 hokumeganta kunigite hokumeganta kunigite hokumeganta ajne staranta hokumeganta

\\//-
E, 05 staranta kunigite staranta etendiĝinte staranta kunigite staranta elstaranta

,,,,
e, 37 sidanta kunigite sidanta kunigite sidanta kunigite sidanta ensidanta

...xx
F, 06 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne ortanta, fermas 1 cm sur dikfingron kunortanta, fermas sur indikfingron

\\|oo
f, 38 staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta ajne hokumeganta hokumeganta

...c!
G, 07 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne hokumetanta hokstaranta

...|
g, 39 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta kuŝanta

|..|-
H, 08 staranta ajne kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta elstaranta

|..|
h, 40 staranta ajne kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta kuŝanta

\\x/-
I, 09 staranta etendiĝinte staranta ajne ortanta ajne staranta elstaranta

|...
i, 41 staranta ajne kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta kuŝanta

xxxxx
J, 10 ortanta kunigite ortanta kunigite ortanta kunigite ortanta kunortanta (tuŝas la fingrojn)

\|..
j, 42 staranta etendiĝinte staranta ajne kuŝanta kunigite kuŝanta kuŝanta

\\o/o
K, 11 staranta etendiĝinte staranta ajne hokumeganta ajne staranta hokumeganta

..x|:
k, 43 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite ortanta orte staranta surstaranta

||||-
L, 12 staranta kunigite staranta kunigite staranta kunigite staranta elstaranta

...|-
l, 44 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta elstaranta

||||:
xxxx:
M, 13 staranta kunigite staranta kunigite staranta kunigite staranta surstaranta
ortanta kunigite ortanta kunigite ortanta kunigite ortanta surstaranta

.ccc
m, 45 kuŝanta kunigite hokortanta kunigite hokortanta kunigite hokortanta subkuŝanta

..|/
  ~~
N, 14 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta marŝonta etendiĝinte staranta marŝonta kuŝanta
kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta marŝinta etendiĝinte staranta marŝinta kuŝanta

..cc
n, 46 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite hokortanta kunigite hokortanta subkuŝanta

...oo
O, 15 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite hokumeganta hokumeganta

ooooo
o, 47
hokumeganta kunigite hokumeganta kunigite hokumeganta kunigite hokumeganta hokumeganta

|||c:
P, 16 staranta kunigite staranta kunigite staranta ajne hokumanta surstaranta

.|||
p, 48 kuŝanta ajne staranta kunigite staranta kunigite staranta kuŝanta

.\|/-
Q, 17 kuŝanta ajne staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta elstaranta

\o|/o
q, 49 staranta etendiĝinte hokumeganta ajne staranta ajne staranta hokumeganta

xxxxx
R, 18 ortanta kunigite ortanta kunigite ortanta kunigite ortanta kunortanta (unue tuŝas la etfingron kaj frotas ĝis la indikfingro)

..!!
r, 50 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta kruciĝinte staranta kuŝanta

\\|/-
S, 19 staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta elstaranta

....
s, 51 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta kuŝanta

...oo
...|
T, 20 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne hokumeganta hokumeganta
kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta apenaŭ kuŝanta

...c:
t, 52 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne hokumanta surstaranta

..||-
U, 21 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta kunigite staranta elstaranta

..||
u, 53 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta kunigite staranta kuŝanta

..|/
..cc
V, 22 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta etendiĝinte staranta kuŝanta
kuŝanta kunigite kuŝanta ajne hokumetanta etendiĝinte hokumetanta kuŝanta

..|/
v, 54 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta etendiĝinte staranta kuŝanta

xxxxx
\\|/-
W, 23 ortanta feble kunigite ortanta feble kunigite ortanta feble kunigite ortanta kunortanta (tuŝas la fingrojn)
feble staranta etendiĝinte feble staranta etendiĝinte feble staranta etendiĝinte feble staranta feble elstaranta

.\|/
w, 55 kuŝanta ajne staranta etendiĝinte staranta etendiĝinte staranta kuŝanta

ccccc
X, 24 hokumetanta etendiĝinte hokumetanta etendiĝinte hokumetanta etendiĝinte hokumetanta hokumetanta

...c
x, 56 kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta ajne hokumanta kuŝanta

\\|/-
xxxxx
Y, 25 feble staranta etendiĝinte feble staranta etendiĝinte feble staranta etendiĝinte feble staranta feble elstaranta
ortanta feble kunigite ortanta feble kunigite ortanta feble kunigite ortanta kunortanta (tuŝas la fingrojn)

\...-
y, 57 staranta ajne kuŝanta kunigite kuŝanta kunigite kuŝanta elstaranta

\\|/-
~~~~~
Z, 26 flirtanta staranta etendiĝinte flirtanta staranta etendiĝinte flirtanta staranta etendiĝinte flirtanta staranta flirtanta elstaranta

..|/-
z, 58 kuŝanta kunigite kuŝanta ajne staranta etendiĝinte staranta elstaranta

La gramatiko

La manmovoj de Signuno

En la movoj, la paŭzoj aŭ ritmoŝanĝoj estas nature, evidente, kiel en aliaj gestolingvoj.

Por havi pli naturajn surdecajn signolingvajn gramatikon, oni rajtas modifi la Esperantecajn finaĵajn manmovojn (kiel klarigite sube en kursivo). Aldone eblas: vizaĝesprimoj, korporientiĝo (ekz. antaŭa orientiĝo por em/vol - malantaŭa orientiĝo por malem/malvol), kaj mimo (por multaj diversaj signifoj). Oni povas indiki la lokon aŭ aparteno (mia/via/ktp) de io - evidente kiel fari se temas pri lokado de spacaj gestoj, sed se la manloko estas korpa, oni anstataŭe povas klineti la korpon, krom por pli preciza lokado de korpoparto kiam oni simple povas pli precize indiki.

Por verboj uzeblas modifoj en direkto kaj longeco por la nominativo kaj akuzativo - movo pli longa (kaj pli firma) inter kvin lokoj, nome mi (la norma loko de la gesto), vi, ni (meze inter mi/norma kaj vi sed ĉe ĉ. 20 cm pli malalte), oni (meze inter mi/norma kaj vi sed ĉe ĉ. 20 cm pli alte), kaj ĝi/ili/li/ŝi (ofte simple kiel vi sed ĉe iu flanko). La modifita movo estas unupaŝa se nominativo aŭ akuzativo temas pri "mi", dum la movo estas dupaŝa se nek nominativo nek akuzativo estas "mi". Ekzemple, "ni aŭskultas min/mian", estas unu "t" mano rimarkinde malalta kiu leviĝas pli-malpli 40 cm al orelo. Por "mi volas nin", estus du "c" manoj ĉe norma loko de "vol" kiuj falas rimarkinde. Por dupaŝa modifo, la unua kaj tria punkto estas vi/ĝi/ili/li/ŝi dum la dua estas la norma loko. Ekzemple, "vi vidas lin" estas manoj (de verbo "vid") ĉe vi, samformaj samorientaj manoj longe internen al kutima loko de vid', manoj longe eksteren (kaj verŝajne flanken) al kie troviĝas li. Kiam dupaŝa ambaŭ paŝoj estas kurba/oscila/ktp por verbaj modifoj. Por signifo de "si" (mi-min, vi-vin) estas granda vertikala cirklo supren eksteren infren enen (ovalo SUPREN eksteren INFREN enen por -os, ovalo supren EKSTEREN infren ENEN por -is).

Por adjektivoj and adverboj (nur -e, ne -en) uzeblas modifoj por -it- -at- kaj -ant-.

bildetosignunoskribaĵo (HTML-aj simboloj < kaj & ne estas uzataj), M-numerofinaĵo
en Esperanto
klarigo de la movo kaj komentoj
Movoj pli malpli paralelaj al la korpo:
*, 0 -o kaj -' Por korpa aŭ mana manloko estas simpla leĝera tuŝo, sed por aera manloko estas nenia movo.
**, 8 -oj Tuŝo dufoje. La nombro estas modifebla: du tuŝoj por pluraj, tri tuŝoj por tri, kvin tuŝoj por multaj.
$, 6 -on, -n Kiel movo por -o sed kun subtila ruliĝeto (je dua manformo se temas pri egesto). "Mi-n" estas kvazaŭ "mi-on".
$$, 26 -ojn Kiel movo por -oj sed kun subtilaj ruliĝetoj. Modifoj estas kiel tiuj de -oj.

/, 1 -a, -u (ne verba) La ĉefmano mallonge kaj rekte movas ĉefflanken, frotante se la manloko ne estas aera. Se estas simitria gesto, tiam la vicmano samtempe simitrie movas vicflanken, la du manoj do foriras unu la alian. Se estas manloko kiaj vango aŭ orelo tiam la movo estas ĝenerale dorsen/ĉefmanen ĉiam frotante. Ne estas distingo inter -a kaj -u.

//, 11 -aj, -uj Kiel movo por -a sed iom pli longa, ekzemple dufoje pli longa. Ne estas distingo inter -aj kaj -uj. Notu ke kompare kun la movo de -a/-u, spite al la simbolo, la movo por -aj/-uj estas simple pli longa: ne temas pri duafoja ripeto de la movo de -a/-u. La longeco modifeblus laŭ kvanto/distribuo.

\, 2 -an, -un Kiel movo por -a/-u sed en inversa direkto, do vicmanen/kunen/malantaŭen.

\\, 22 -ajn, -ujn Kiel movo por -aj/-uj sed en inversa direkto, do vicmanen/kunen/malantaŭen.
Movoj pli malpli orta al la korpo:
\/, 7 -is Movo en klara valeta formo eksteren (\/), ekzemple ~ 15 cm longe kaj ~ 5 cm malalte. Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune. Modifeble, des pli malalte ju pli pasinte. Se longas je ~ 40 cm, tiam la direkto modifeblas por pronomoj.
--, 5 -as Movo en ne mallonga rekta formo eksteren, ekzemple ~ 15 cm longe. Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune. Se longas je ~ 40 cm, tiam la direkto modifeblas por pronomoj.
/\, 3 -os Movo en klara monteta formo eksteren (/\), ekzemple ~ 15 cm longe kaj ~ 5 cm alte. Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune. Modifeble, des pli alte ju pli estonte. Se longas je ~ 40 cm, tiam la direkto modifeblas por pronomoj.
~~, 28 -us Movo en plumonteta oscila formo eksteren, ekzemple ~ 15 cm longe kaj ~ 1 cm amplitude. Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune. Modifebla tiel ke pli grandaj ondoj sugestas pli grandan malcerton ktp. Se longas je ~ 40 cm, tiam la direkto modifeblas por pronomoj.
=, 25 -u (verba) Movo en kurta rekta formo eksteren dufoje (iom rapide, senhezite), ekzemple ~ 5 cm longe. Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune. La manmovo estas modifebla per ripeto (ju pli da fojoj, des pli da graveco) kaj per rapideco (por urĝeco). La direkto modifeblas por pronomoj (longu je ~ 40 cm).
-, 4 -i Movo en kurta rekta formo eksteren unufoje (ne tro rapide), ekzemple ~ 5 cm longe. Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune.
~, 19 -en Movo en kurta rekta formo maleksteren unufoje (firme), ekzemple ~ 15 cm longe (do klare malpli ol ~ 40 cm de modifita verbo). Se estas du simitriaj manoj, ambaŭ movas kune. Modifeblas por pado/loko/celo.
Aliaj movoj:
  , 10 - (neniu vortfinaĵo) Neniu movo, nur fakultativa ŝanĝeto al la ritmo aŭ por emfazo paŭzeto.

#, 9 -e Movo en formo de eta (10 cm) cirklo paralele/frote al surfaco, aŭ horizontala se temas pri spaca manloko. Se estas du manoj, la vica cirklas en la alia direkto. Se -e estas por loko, la manmovo estas modifebla por formo kaj grandeco (ekz. 2 cm / 20 cm). Se -e estas por maniero, la manmovo estas modifebla por maniero (rapideco ks).
(), 29 -es Movo en formo de granda (20 cm) cirklo paralele/frote al surfaco, aŭ vertikala supren vicflanken infren ĉefflanken se temas pri spaca manloko. Se estas du manoj, la vica cirklas en la sama direkto.
Movoj por internaj finaĵoj (pli malpli paralelaj al la korpo):
  :, 20 iu ajn internaj finaĵoj Neniu movo - kvazaŭ tre leĝera "*" sed kun flua senhezita ritmo al venonta sajno. Ekzemple: ĉi-momente = d@22:d@17#, ĉiu-momente = S@18:d@17#, partopreni = p@19-.
+, 24 -o- Faru etan krucon paralele al la korpo kun flua ritmo al venonta sajno. Tre malofte uzinda, prefere uzu ":".
^, 21 -a- Faru etan pinton paralele al la korpo kun flua ritmo al venonta sajno. Tre malofte uzinda, prefere uzu ":".

Gramatikaj elizioj

En Esperanto oni rajtas elizii finan "o" (dom' = domo), kaj en Signuno estas ion iom simila, jen.

(tuŝo kaj senhezita daŭro)iu ajn internaj finaĵoj
-o, -on, -a, -an, -aj, -ajn, -u (ne verba), -un, -uj, -ujn, -e
-oj, -ojn
-is, -as, -os, -us, -u (verba), -i
-en
-es

Dum modifoj donas pli da gramatika informo, elizioj donas malpli da gramatika informo, do ili ne estas ĝenerale uzinda krom en poemoj, kantoj, ks, kaj por homoj kun specoj de brakaj malsanoj. Kompreneble kun elizioj, lipmovado kaj kunteksto iĝas pli gravaj.

Korelativoj en -u(j)n()

Rimarku ke en Signuno ne estas finaĵoj -u(j)(n). Por signi la vortojn (ti/ki/i/ĉi/neni)-u(j)(n) oni anstataŭe signas (tiu/kiu/iu/ĉiu/neniu)-a(j)(n). La signoj (tiu/kiu/iu/ĉiu/neniu)-a(j)(n) ne aspektas kiel (ti/ki/i/ĉi/neni)-a(j)(n) ĉar "tiu-/kiu-/iu-/ĉiu-/neniu-" estas kvazaŭ novaj Signunaj radikoj. De tempo al tempo oni povas signi kiel (tiu/kiu/iu/ĉiu/neniu)-o(j)(n) (poezie, kiam klare temas pri eliziita vorto "homo"), sed tio ne estas kutima.

Aliaj aferoj

Signunoskribado

Vorto en Signunoskribado ::= (manforma signunoskribaĵo ('@'/'%') manloka signunoskribaĵo ['{' komento '}'] [interna manmova signunoskribaĵo ekzemple ':'])+ neinterna manmova signunoskribaĵo sed nul se ne estas finaĵo ; por manformoj uskleco gravas -- por manlokoj estu du cifero (00..63) -- nula loko signifas "manloko 10 aŭ dumana alfabeto" -- ekzemple malgranda = b@10:S@25/ La simbolo por "la" estas ! dum simbolo por aliaj specialaĵoj estas {komento}. Nur esceptokaze, se ne estas klare ĉu temas pri / // \ \\ tiam oni povas uzi la simbolon "@". Por Unikodistoj: oni povus krei unikodan areon per la F-numeroj, L-numeroj, kaj M-numeroj.

Unumana signado

Eblas uzi nur unu manon, sed tiam la loko kaj orientiĝo devas esti tre precizaj.

Senmana alfabeto

Se signanto ne havas manojn, aŭ se signanto tre distancas de signato, oni povus utiligi la SB-kodojn de la manlokoj, laŭ la jena alfabeto (u,r,n similas al semaforo):
a+ b- c- C+ d- e- f- g- G+ h- H- i+ j+ J- k- l+ m+ n+ o- p- q+ r+ s- S+ t+ u+ U+ v+ w+ x+ y+ z-

Blinde

Eblas signi en plena Signuno per nur tuŝoj de la alsignata manplato. Ekzemple por "Lingv-a" l@00/ signu sur la mano l@-m/ : tio estas el suba bildo, faru "l" per simpla tuŝo kaj tuj poste faru "m" per leĝera tuŝo kaj leĝere movu la "m" en maniero "/" (-a) el suba bildo.

Do kiam % anstataŭ @ tiam temas pri blindeco/signado per manaj tuŝoj - la manloko "00" iĝas SB-kodo "-m"; vidu SB-kodojn supre; - signifas leĝeran tuŝon dum + signifas fortan tuŝon. Kompreneble se temas pri blinda literumadgesto, ĉiam uzu nur la minusklaj literoj de la suba bildo.



Hejmo
Hosted by www.Geocities.ws

1