En la supra bildo estas la alfabeto de 32 literoj, kaj 10 ciferoj por uzo en numero kunteksto. La ciferoj, kontraste al la vokaloj, tuŝas per la fingro-pintoj, najle. La 26 sensupersignaj literoj estas kiel la kutima alfabeto por surdblinduloj, krom j kiu estas kiel i sed per du fingroj. La 6 supersignitaj literoj estas jene. Ĉ estas kiel c, sed la signanto uzas tri fingrojn (dikan, indikan, mezan). c uzas fingropinton; y tuŝas tutfingre. Ĝ estas samloke kiel g (meze de la polmo), sed oni tuŝas per dorso de supro de la indikfingro. Ĥ estas kiel h, sed sur la manlokaj fingroj anstataŭ sur polmo. Ĵ estas kiel manformo de tuŝa b (do vida ĵ), sed ĉe pinto de manloka mezfingro (do kiel i). Ŝ estas pli-malpli kiel s, sed la signanto uzas ĉiujn fingrojn. Ŭ estas kiel u, sed la signanto tuŝas per du fingroj. (Uzu aŭ livan (kiel en la supra bildo) aŭ dekstran (alidirekten por -a/-u(j)jn) kompreneble) manon laŭ plaĉo.) |