SIGNUNO

Terminaro




Alimovo
Movo de kapo, brovoj, vangoj, lipoj, tutkorpo, ktp. Sed ne temas pri movo de mano(j).
Alfomego
La nocio pri la unua(j) litero(j) plus la fina(j) litero(j) de iu radiko. En Signuno estas certaj permesataj (komenc-/fin-)litergrupoj. Ekzemple, en Signuno la alfomegaĵo de "Esperant" estas (e,nt), ĉar nt estas unu el la malmultaj famaj litergrupoj.
Ĉefmano
La mano per kiu oni preferas skribi aŭ manliterumisigni.
Dekstramana signanto
Oni kiu signas per dekstra ĉefmano.
Dinamikforma (manformo)
Kiam manformo estas kreita el du (pseŭdaj) manaj formoj, unu glate transformiĝante al la alia, do temas pri manformo kiu havas internan movon. Ekzemple, la malfermiĝanta manformo estas dinamikforma. En Signuno ili nomiĝas I (la fermiĝanta mano), K, M, N, O (la malfermiĝanta mano), P, R, V, Y.
Duforma (manformo)
Kiam unu (nedinamikforma) manformo ne malrapide iĝas (pli distinge ol glate sed ja nature) alian malsaman (nedinamikforman) manformon. En Signuno ili nomiĝas Aa-zZ, sen II Ka aM ktp (do se estas dinamikforma(j)), kaj sen ZA Za ZB ktp (Z estas speciala), kaj sen AA aa BB ktp (do se egalas, fakte AA -> AZ ktp).
Dumana (manloko)
Kiam la vicmano iel partoprenas en la signo. Dumana manloko estas aŭ simitriavicmana.
Egesto
Duforma manformo ĝustoriente ĉe sama manloko kun samtempa (eventuale nula) manmovo. Plej ofte alfomega al Esperanto.
Esperanto
Internacia parola lingvo.
Gesto
Signo, aŭ ia signifohava (ĉu laŭgramatika ĉu ne-laŭgramatika) man-/korp-movo.
Gestuno
Listo de preskaŭ dumil signoj, tre internaciaj. Komparu kun Esperanto.
Gogesto
Unuformadinamikforma manformo ĝustoriente ĉe manloko kun samtempa (eventuale nula) manmovo. Ofte Gestuneca.
Klaso (manforma)
Manformo kiu ofte emas simboli ion. Unu manformo povas havi plurajn klasojn. Ekzemple en Signuno z por veturilo, f kaj L por boneco, c por grandeco, O por eteco, g por percepto, G por ulo/aneco/ankreco, Z por likvo/fluo, V por elektro, ktp.
Kompakta
Ebla signi nur per unu mano kaj ne per aliaj korperoj; tio estas, maniero signi kie la manloko ĉiam samas (kaj estas aera).
Liva
Maldekstra.
Longeco (manforma)
Egalas al unu se la manformo estas unuformadinamikforma. Egalas al du, se la manformo estas duformo. Se egalas al nul, temas pri pura movo (manmovo, kapmovo, korpmovo, ktp); en Signuno nur unu signo (ne finaĵo) estas nulforma, nome "la". En Signuno, la longeco neniam estas pli ol du.
Manformo
Unu el la difinitaj formoj. Manformo estas pli preciza kaj kompleksa ol "mana formo". En Signuno la manformoj nomiĝas A-Z kaj a-z (52), AA - zz (42*42).
Maniero (de signado)
Kiam la maniero estas "kompakta", nur unu mano rolas dum signado, kaj la manloko estas nomita "kompakta" (la manloko estas manforma kun kompakt-manmovo).
Manloko
Unu el la difinitaj lokoj sur la korpo aŭ en la aero, aŭ unu el la difinitaj manaj formoj de la vicmano. En Signuno la manloko ne nur definas la "manan lokon", sed ankaŭ orientiĝon kaj mankvanton (kaj tuŝejon kaj tuŝpunkton). En Signuno la manlokoj nomiĝas 00-99.
Manlokmanformaĵo
Korespondas al signo por radiko, ne signo por vorto. Do (abstrakta) signo sen manmovoj kaj sen alimovoj.
Manliterumi
Literumi per la mana alfabeto. Komparu kun signi. En Signuno, temas pri la tiel nomita "baza nivelo".
Manmovo
Unu el la difinitaj movoj de la ĉefmano aŭ manparo. Ne temas pri interna movo de manformo. Por simitria manloko, la manmovo estas simitria. Por vicmana manloko, la vicmano ne moviĝas kaj la manmovo estas nesimitria (krom por la nula manmovo).
Manmovo kompakta
Unu el la specialaj manmovoj uzitaj por signi per pura movo unu ciferon. Ekzemple en Signuno, por "97" la manformo indikas "7" dum la manmovo indikas "9". Manmovo por "0" estas nula movo.
Manmovo pronoma
Unu el la specialaj manmovoj uzitaj por rapide signi pronomojn. Ekzemple en Signuno, "mi vidas ilin" povas esti unu sola signo, same "por li" povas esti unu sola signo.
Mimgesto
Speco de gesto, neregula opcia kaj laŭ la momenta plaĉo de la signanto, kiu okazas post signo aŭ frazero por tio vivigi (aŭ malambiguigi).
Nivelo
En Signuno, baza (vd manliterumi) aŭ plena (vd signi).
Sajno
Gesto de (formala) gestolingvo.
Sajnumo Signuna
Gogesto/Egesto aŭ sinsekvo de Gogestoj/egestoj, korespondante al vorto en Esperanto. Unu signo povas enhavi kaj Gogestojn kaj egestojn. En signata vorto, ĉiu krom la fina Gogesto/egesto havas nulan manmonvon. Paŭzoj inter signoj ne estas devigaj.
Sajni
Komuniki per iu signolingvo.
Signero
Manloko/Manformo/Manmovo/Alimovo.
Signi
Komuniki per iu signolingvo.
Signuno
Kodo/signolingvo por signi Esperanton, bazita sur manlokmanformaĵoj kaj manmovoj. Pruntas ĉefe el Gestuno.
Signuni
Komuniki per Signuno.
Signunoskribo
Skriba sistemo por klarigi en ASCII kiel fari signon. Estas pli facila kaj pli preciza ol bildo. Unu radiko en signunoskribo konsistas el: Manloko (00-99 100A-109T) poste Manformo (A-z Aa-zZ) poste Manmovo (simbolo) poste (opcie) Alimovo (simbolo).
Simetria (manloko)
Aŭ aera aŭ korpa manloko en kiu la formo de la ĉefmano ĉiam egalas tiun de la vicmano. En Signuno, manlokoj 07, 20, 22, 25, 26, 28, 32, 33, 34, 35, 38, 39, 47 kaj aldone 95 estas aere simitriaj. En Signuno, manlokoj 01, 04, 43, 49 kaj aldone 94 estas korpe simitriaj.
Tuŝejo
La areo de la manloko kie estas kontakto kun la ĉefmano/manparo.
Tuŝpunkto
La areo de la mano kie estas kontakto kun la manloko.
Unuforma (manformo)
Kiam la mana formo estas simpla kaj sen interna movo. En Signuno ili nomiĝas A, a, B, b, C, c, D, d, E, e, F, f, G, g, H, h, i, J, j, k, L, l, m, n, o, p, Q, q, r, S, s, T, t, U, u, v, W, w, X, x, y, Z, z.
Unumana (manloko)
Kiam la vicmano ne partoprenas en la signo, kaj sekve la manloko estas korpa/aera. En Signuno, manlokoj 03, 10, 12, 14, 15, 16, 18, 44, 46, 99 estas aere unumanaj. En Signuno, manlokoj 00, 02, 05, 06, 08, 09, 11, 17, 40, 41, 42, 45, 48 estas korpe unumanaj. Aldone en Signuno, manlokoj 52, 53, 54, 55, 56, 58, 90, 91, 92, 93 estas korpe unumanaj.
Unumanebla (signo)
Kiam dumana signo restus sufiĉe komprenebla uzante nur la ĉefmanon. En Signuno, manlokoj 00-51 dezajne emas al unumanebleco.
Vicmana (manloko)
Kiam la vicmano mem estas la manloko. Ne ĉiam temas pri tuŝo (povas esti tuŝe aŭ proksime vicmana). En Signuno, manlokoj 13, 19, 21, 23, 27, 29, 30, 31, 36, 37, 50, 51, 96, 97 estas vicmanaj. Aldone en Signuno, manlokoj 61, 71, 81; 62, 72, 82; 63, 73, 83; 64, 74, 84; 65, 75, 85; 66, 76, 86; 67, 77, 87, 57; 68, 78, 88; 69, 79, 89, 59 estas vicmanaj (ili estas la tiel nomitaj "alfabetaj manlokoj").
Vicmano
Mano kiu ne estas la ĉefmano.




















hejmen
Hosted by www.Geocities.ws

1