Nova libro de kurso de Pandero: google aŭ blog aŭ 4share
La oficiala Esperanta nomo de tiu instrumento estas "tamburino", sed mi ne ŝatas tiun nomon ĉar:
Oni povus uzi nomojn kiel tintiltambureto aû ringtamburo kiuj bone priskribaj la instrumenton. Tamen estas aliaj eblecoj.
Ŝajnas ke vorto "tamburino" venas el angla vorto "tambourine". Tamen eĉ usonuloj preferas brazilan vorton "pandeiro" kiam ili parolas pri brazila tamburino por distingi de la malsimila usona "tambourine". Do mi pensis krei novan vorton. Mi scias ke tamburino ekzitas en la tuta Tero. Speciale araboj havas plurajn vortojn al pluraj tipoj de tamburinoj. Eble iu araba vorto estu pli bona. Tamen, ĉar mi nenian trovis Esperantistojn kiuj volis pridiskuti tiun aferon, kaj ĉar nuntempe la brazilana tamburino (pandeiro) estas multe konata de internaciaj muzikistoj, do mi mem kreis Esperantan vorton "pandejro" kiu oni prononcas same al brazila vorto "pandeiro". Poste mi lernis ke hispane, la vorto estas "pandero". Ĉar hispana estas pli internacia ol portugala lingvo kaj ĉar vorto "pandero" estas pli simpla ol vorto "pandejro", mi do preferas vorton "pandero".
Do, mi proponas kaj uzas la nomon: pandero.
Mi estas muzikisto kaj ludas ritmilaron (drumon), panderon, derbakon, tintilojn kaj aliajn frapinstrumentojn. Je 2006 mi komencis ludi panderon kun aliaj muzikistoj kiuj parolas Esperanton por fari grupon de ŝoro ("chôro") , kiu estas brazilana muziko. Je 2006/aûgusto/27, vendrede, ni ludis en KKE- Kultura Koperativo de Esperanto. Mi konas ion pri aliaj instrumentoj. Mi ludis guitaron, pianon ktp. Mi ŝatus kanti. Mi organizis mult-lingvan paĝon, (Brazilina) Salona Danco kaj Muziko pri salona danco en Brazilo kiu krome havas informon pri muziko en Brazilo. Tie mi montras kiel oni ludas sambon ĉe ritmilaron. Bedaûrinde tiu paĝo ne estas Esperante sed se oni volas mi povas tradukti. Mi ĵus kreis diskut-grupon pri pandero, nomata Pandeiro por kunveni ĉiujn brazilajn panderistojn por fari grandan kunvenon. Ĝi estas en la portugala lingvo sed vi ankaû povas skribi Esperante. Vidu ankaû mian ttt-paĝon Filipe de Moraes Paiva kaj legu plu pri muziko.
Vidu diskuto-liston de pandero: Pandero-diskuto-listo
Ĉi kurso estas nun en "dosiero.pdf" kiel libro. Nova libro de Kurso de Pandero: geocities aŭ google aŭ blog aŭ 4share.